Al kio utilas notario?

Notario havigas al privatuloj sekurecon juran kaj materian:

  • Li informas kaj konsilas tiujn, kiuj petas informojn aŭ konsilojn; li zorgas, ke la aktoj de li redaktataj estu laŭregulaj, aŭtentikigante ilin kaj havigante al ili forton pruvan kaj forton plenumendan.
  • Li zorgas pri la laŭreguleco de la aktoj.
  • Li konservas la aktojn, ŝirmante ilin kontraŭ ĉia perdiĝo.
  • Li pagigas kaj plupagas al la Ŝtato la impostojn pagendajn okaze de la aktoj, povante tiel kontroli la postulatan sumon.
  • Li donas garantiojn de pagokapablo.
  • Li plene respondecas pri la aktoj redaktataj kaj la informoj donataj de li.